Federacia kabineto de Germanio

Federacia kabineto de Germanio
plenuma povo • federacia registaro
Jurisdikcio Germanio
Lando Germanio
Sidejo Berlino
Partoprenanta Cabinet Adenauer I • Cabinet Adenauer II • Cabinet Adenauer III • Cabinet Adenauer IV • Cabinet Adenauer V • Cabinet Erhard I • Cabinet Erhard II • Cabinet Kiesinger • Cabinet Brandt I • Cabinet Brandt II • Cabinet Schmidt I • Cabinet Schmidt II • Cabinet Schmidt III • Cabinet Kohl I • Ministraro dua de Helmut Kohl • Ministraro tria de Helmut Kohl • Ministraro kvara de Helmut Kohl • Ministraro kvina de Helmut Kohl • Ministraro unua de Gerhard SchröderMinistraro dua de Gerhard SchröderMinistraro unua de Angela MerkelMinistraro dua de Angela MerkelMinistraro tria de Angela MerkelMinistraro kvara de Angela MerkelMinistraro de Olaf Scholz vd
Dum 8-a de majo 1949 - nuntempe
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Federacia Kabineto aŭ la Federacia Registaro (germane BundeskabinettBundesregierung, mallongigita: BReg, plennomo: Die Bundesregierung der Bundesrepublik Deutschland, kio signifas la Federacia Registaro de la Federacia Respubliko de Germanio) estas la plenuma povo de Germanio. La kabineto konsistas el la kanceliero (ĉefministro) kaj diversaj ministroj. Kabinetaj proceduroj estas bazitaj sur Artikoloj 62 ĝis 69 de la Germana konstitucio.

Male al la sistemo de registaro en la Vajmara Respubliko, la Bundestag povas nur elpostenigi la kancelieron en konstrua malkonfida voĉdono - mocio de demisio (konfiddemando) - (elektante novan kancelieron samtempe kun formado de nova registaro) kaj ne povas elpostenigi individuajn ministrojn. Tiuj proceduroj kaj mekanismoj estis establitaj en la konstitucio, kaj por malhelpi diktatorecon unuflanke, kaj por certigi ke ne ekzistus politika vakuo post la forigo de la nuna kanceliero. Ĉi tio post kiam dum la Vajmara periodo kancelieroj estis eksigitaj sen alternativo.

Se la kanceliero perdas simplan konfidan voĉdonon (sen elektado de nova kanceliero de la Bundestag), li ne estas devigita eksiĝi, sed povas peti la germanan prezidanton dissolvi la Bundestag kaj okazigi baloton ene de 60 tagoj. Ĉi tiu scenaro okazis en 1972, 1983 kaj 2005. Alia eblo antaŭ la kanceliero estas peti la prezidanton deklari konstitucian krizostaton kiu permesas al la kabineto uzi pli simplan leĝdonan proceduron kiu dependas nur de la Federacia Konsilio (Bundesrat). Ĉi tiu scenaro neniam estis efektivigita. Tamen, en ambaŭ kazoj, la Prezidanto estas sub neniu devo plenumi la peton de la Kanceliero.

La kanceliero kaj la aliaj membroj de la kabineto ankaŭ rajtas esti membroj de la Bundestag, kaj la plej granda parto de ili efektive tenas ambaŭ postenojn samtempe.

Ekde januaro 2022, la partioj konsistigantaj la kabineton estas la Socialdemokrata Partio, la Verda Partio kaj la Libera Demokratia Partio. La estro de nuna kabineto estas Olaf Scholz el la Socialdemokrata Partio, kaj lia deputito estas Robert Habeck el la Verda Partio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search